Ie,
malproksimege de ĉi tie ne estas facile difini
kioma estas la
distanco, ĉar eĉ pli malfacile estas indiki kie troviĝas „ĉi
tie”, troviĝas iu lando kie loĝas homoj ege amantaj
klasifiki,
grupigi, katalogi, ordigi. Ekzemple, ili tre precize determinis,
kiujn ritmojn, skalojn, sonojn povas esti ludataj je tiu aŭ alia
parto de la tago. Ĉiuj ritmoj, skaloj, sonoj (ĉiuj kiuj ili
konas
kaj uzas) ankaŭ estas precize katalogitaj, grupigitaj,
klasifikitaj
kaj nomitaj. Aliaj sferoj de vivo ankaŭ estas sammaniere
ordigitaj –
eble pro tio kion ni ekvidas tuj post alveturo tien estas
nekredebla
kaoso kaj malordo. Nu, tiel povas nur ŝajni al ni pro diversaj,
nekonataj koloroj, formoj kaj odoroj..... Kompreneble, ilia vivo
familia ankaŭ estas bone ordigita kaj katalogita. Nome, ĝi
konsistas el kvin etapoj mi ne scias ĉu estas
iuj subetapoj kaj
subsubetapoj, sed tiuj estas supozeblaj. Tri unuaj
etapoj estas
sufiĉe evidentaj kaj konataj probable ĉie kaj rilatas al
infanaĝo,
juneco kaj plenaĝo. Banaleco de tiuj ĉi etapoj ne estas
interesa.
Dum la kvara etapo sendube banala ne estas, pri kio pruvas jena
priskribo: kiam vi jam ekvidos la infanojn de viaj infanoj, tio
signifas, ke la tempo venis por ke vi forlasu vivon familian kaj
enarbariĝu, konstruu tie la budeton, manĝu tion kio donas al vi
arbaro kaj trankvile meditu. Sed eĉ pli fascina ŝajnas la kvina
etapo, la lasta: kiam la konvena momento alvenos, vi devas
forlasi la
ŝirmilon enarban kaj eki tramondan vagadon, iĝi la sekan folion
kiun vento ĵetas ĉiudirekten....
Grandioze!
Kvankam tio estas nur idealo tro ideala por tro
multaj, kaj pro tio
tieaj arbaroj estas plenaj de tigroj, ne de meditantaj
gemaljunuloj.
Mi
ekpensis: nu, estus grandioze foriri kaj malaperi. Kiam mi tiele
ekpensis: antaŭe kaj poste? Mi ne scias. Sed mi sentis min
kvazaŭ
tiu ĉi penso, tia vizio, estis en mia kapo vere tre longe,
tutan
tempon ĝi kuŝis ie, alte sur la breto, neatingebla, kaj fine
ĝi
forfalis de tie pro diversaj skuoj kaj tremoj, blovoj kaj
aerumoj.
Estas
facile verki. Estas facile imagi. Estas facile elspezegi
metaforojn
kaj nebrideblajn, senlimajn viziojn.
Kiel
mia malapero aspektontus? Kien mi estus ironta? Al la dezerto
flava
aŭ blanka? Sur la blanka mi baldaŭege transformiĝus en bulon de
glacio, antaŭ ol mi malaperos. Sur la flava mi mortus pro
malsato
kaj soifo, poste mi mumiiĝus, escepte nur se iu besto vorus min
...... Ĉu ĝuste pri tia malapero temas? Nu, kaj
kiele alveturi la
dezerton: nur, simple, elhejmiĝi kaj iri TIEN? ja jen la
distanco de
kelkmil kilometrojn – kaj kio okazos dumvoje? timindaĵoj.....
Tamen ĉiu versio supozas, ke mi estos sufiĉe lerta por foriri
vivoplene paŝante. Kaj se iu apopleksio trafos min antaŭ ol mi
decidos foriri kaj forprenos de mi la povon komandi miajn
gambojn aŭ
ŝanĝos min en legomon? Do mi devus foriri sufiĉe frue. Ĉu nun?
Nun ŝajnas iom tro frue. Sed poste eble estos tro malfrue.....
Kaj
laŭvica vizio: la dezerto plena de malaperantaj maljunuloj, ien
ajn
mi iras tie mi renkontas amasojn de malaperantaj
gemaljunuloj.....
Malaperi en la amaso de malaperantoj? Ja plezura tio ne
estos......