
Oni
diras, ke havi ĉion estas kvazaŭ havi nenion, kaj voli ĉion estas
kvazaŭ voli nenion, kaj esti ĉie jen kvazaŭ esti nenie... Kaj tiel
plu. Oni povus listigi longe: vidi ĉion estas kvazaŭ vidi nenion,
aŭdi ĉion estas kvazaŭ aŭdi nenion, scii ĉion estas kvazaŭ scii
nenion... Ĉu estas vere tiele – mi tion ne scias. Samkiel plimulto
de tiaspecaj diraĵoj, ĝi estas nepreciza, ne nur pro la vorto
"kvazaŭ"; kvankam ofte ni malparolas tiun ĉi vorton kaj
ni diras simple "scii ĉion jen scii nenion", tamen ĝi
tutan tempon ĉeestas en niaj mensoj, kio indikas ke ne temas pri
identeco de tiuj du statoj, du situacioj, sed temas nur pri ilia
simileco. Identeco ne gradigeblas: du aĵoj, objektoj aŭ situacioj
povas esti aŭ identaj aŭ ne; dum simileco gradigeblas facilege: du
aĵoj, objektoj, aferoj aŭ situacioj povas esti pli aŭ malpli
similaj. Tio estas evidentega, kvankam evidenteco ne signifas, ke ni
ne devus tion analizi. Ho, ne! Ĝuste tia evidenteco estas granda
iluzio, estas aĉa insido kiu kaptas nian atentecon... Interese, ne
ĉio taŭgas por tiaj diraĵoj. Ekzemple: formanĝi ĉion estas
kvazaŭ formanĝi nenion. Eĉ se ni forte substrekos kvazaŭ, la
frazo sonos stulte. Eble stultecan karakteron de la frazo rezultigas
la fakto ke manĝado, aŭ formanĝado, estas io multe pli konkreta ol
estado, sciado aŭ havado (posedado). Dirante la veron, ni ne scias
kio signifas esti, havi aŭ scii, dum ni tre bone scias kion signifas
manĝi kaj formanĝi.
Same,
eble eĉ pli, interesas
tio ĉu tiaj diraĵoj mesaĝus
la samon aŭ ion similan, se ili estus renversitaj, do: havi nenion
jen kvazaŭ havi ĉion, aŭ: scii nenion estas kvazaŭ scii ĉion...
Kaj tiel plu. Sendube multaj renversaĵoj surprizus nin pere
de sia bizareco, eble
eĉ frenezeco. Kaj ankaŭ per
embarasiga sagaceco.
Tamen
ni kuraĝe puŝu
nin pluen.
Esti
ĉie jen kvazaŭ esti nenie. Se
jes, tiam:
strebi (iri, veturi, flugi, kuri) ĉien jen kvazaŭ strebi nenien. El
kio rezultas, ke ĉie estas nenie. Aŭ ke ĉie estas kvazaŭ nenie.
Ĉu rezultas el tio, ke nenie estas ĉie? Tion mi ne scias. Mi nur
scias, ke nun, ie (sub, super, antaŭ, malantaŭ aŭ apud) oni devus
listigi ĉiujn aliajn domenojn: tiujn jam ekzistantajn kaj uzatajn,
tiujn jam ekzistantajn kaj ne uzatajn (se estas tiaj), tiujn ankoraŭ
ne ekzistantajn sed kiujn povus ekzisti kaj esti uzataj... kaj tiel
plu. Praktike tio signifas prezenti
la aron de ĉiuj kombinaĵoj duliteraj kaj triliteraj. Kaj ankaŭ
kvarliteraj. La fakto ke nuntempe plimulto da ili ne estas
ligitaj
kun iu ajn domeno ne signifas, ke tia situacio
daŭrus eterne. Oni
ja ne scias kiaj kaj kiomaj domenoj ekaperos – se .xxx
indikas retejojn pornografiajn, tiam .yyy
povus indiki retejojn puritanajn. Kaj la kombinaĵo .alia
aŭ .mal
indikus retejojn aliajn ol ĉiuj ceteraj retejojn. Ekzemple. Kaj tiel
plu.
Nu,
sed se: verki-skribi ĉion estas kvazaŭ verki-skribi nenion, kaj:
verki-skribi nenion jen kvazaŭ verki-skribi ĉion, interesas nin kio
atendas nin musklakinte la kombinaĵon ĈAD